Esperanto por Lernejaj Klasoj

 
 
 
 

Bonvenon al nia paĝaro!

Al la Esperanto-instruistoj tutmondaj ni prezentas kaj proponas novan instruilaron: Esperanto por Lernejaj Klasoj.

Per plursensaj instrumaterialoj, ni celas samniveligi la instruadon de Esperanto kun tiu de la plej konataj lingvoj, kiu jam dekomence uzas kompetente kaj profesie la cellingvon, per soci-funkcia metodaro, anstataŭ struktura, gramatika.

Nia propono provas plenumi la rekomendon de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) kaj Internacia Esperanto-Instituto (IEI) pri instruado de Esperanto per cellingvaj lerniloj, tutmonda tendenco.

Nia lernopakaĵo agordiĝas ankaŭ kun la rekomendo de Konsilio de Eŭropo en sia Komuna Eŭropa Referenckadro (KER) por lingvolernado, instruado kaj pritaksado, kiu celas unuecigi la mezuradon de lingvokapablo de lernantoj kaj kandidatoj al atestiloj pri fremda lingvo.

Dek jarojn kovita en la klas-ĉambroj, ĝia laboratorio kaj celo, ĝia rezulto estis paroliga, ludiga, grupa, cellingva, negramatikeca metodo, rikolto de longa vojirado de Profesoro Josias Barboza je la instruado de lingvoj en Brazilo kaj en Ĉinujo.

Nia kompleto Esperanto por Lernejaj Klasoj konsistas el du bunte ilustritaj porlernantaj libroj, ĉiu kun ekzercaro kaj son-KD. Krome, la instruisto havas gvidlibron kaj helpan tekon, kun preseblaj murbildoj kaj murfrazaro, flankaj tekstoj kaj ekzercaroj.

La porlernanta son-KD enhavas la ĉefajn enkondukajn tekstojn de la lecionoj, kiuj estas rol-ludataj de esperantistaj “aktoroj”. Tiu rimedo etosigas la lecionojn per entuziasmiga vigleco, kiu motivigas la lernantojn al difinitiva akiro de Esperanto.

La gvidlibro de la instruisto havas en ĉiuj paĝoj flankan kaj suban marĝenojn, kun notoj kaj sugestoj pri plej efika maniero enkonduki aŭ gvidi tiun aŭ sekvontan instruunuon aŭ paroligilojn. Tiuj notoj kaj sugestoj multe faciligas al la instruisto prepari siajn lecionojn kaj ŝparigas al ŝi/li tempon kaj energion. Fakte, laŭ tiu ĉi soci-funkcia metodo la instruisto ne "instruas", sed "reĝisoras" la grupan lernadon.

La helpa teko senpage preneblas kaj povas esti libere modifita de la instruisto laŭ ŝiaj/liaj bezonoj.

Bone ĝuu vian novan instrulibron! La aŭtoro

  Enirpaĝo |  Servoj |  Reagoj |  Ligiloj

povigita de Madrigalo; kreita de Kreado